Bonvenon!  Esperanto Language Switcher

Jen nur kelkaj aĵoj kiujn vi povas fari per Remember The Milk...

Ordigi viajn taskojn facile kaj rapide.
Ordigi viajn taskojn facile kaj rapide.
Facila interfaco pliĝojigas umadon de viaj taskoj. Facile agordu findatojn per venontvendredepost du semajnoj. La multaj fulmoklavoj eĉ pli rapidigas vian uzon de la servo.
Ricevu memorigilojn, kie ajn.
Ricevu memorigilojn, kie ajn.
Ricevu memorigilojn per retpoŝto, SMS, kaj tujmesaĝiloj (subtenataj estas AIM, Gadu-Gadu, Google Talk, ICQ, Jabber, MSN, Skype kaj Yahoo!).
Organizu laŭ via deziro.
Organizu laŭ via deziro.
Ĉu listŝatanto? Kreu tiom da listoj, kiom vi bezonas. Ĉu etikedema? Uzu la tasknubon por facile navigi tra viaj farendaĵoj. Ĉu plaĉas kuntaskaj notoj? Eblas ankaŭ tio.
Loki viajn taskojn.
Loki viajn taskojn.
Uzu la mapon por vidi kie lokiĝas viaj taskoj en la reala mondo. Vidi tiujn, kiuj estas laŭ via hodiaŭa vojo, kaj planu kiel plej bone fari viajn farendaĵojn.
Kunlaboru por sukcese plenumi taskojn.
Kunlaboru por sukcese plenumi taskojn.
Kundividu, sendu kaj publikigu taskojn kaj listojn kun viaj kontaktoj ĉirkaŭ la mondo. Memoru la daton de la kunveno de via loka E-klubo, viajn hejmtaskojn, laborajn kaj aliajn, vi ne plian fojon malfruos.
Aldunu taskojn kie ajn vi estas.
Aldunu taskojn kie ajn vi estas.
Aldoni taskojn estas tiel simple kiel sendi retpoŝton (eĉ el via poŝtelefono). Ĉu vi trovis gravan daton en la TTT? Simple kaj rapide, aldonu ĝin al via listo per rapida aldonmetodo.
Portu viajn taskojn kun vi.
Portu viajn taskojn kun vi.
Aliru viajn taskojn per via TTT-kapabla poŝaparato. Presu vian tutan liston aŭ vian semajnan planilon, kiu montras viajn venontajn taskojn. Vidu viajn taskojn en via kalendaro per Apple iCal aŭ Google kalendaroj. Abonu vin al Atom/RSS-kanalo.
Planu vian tempon.
Planu vian tempon.
Vidu tion, kio estas farenda hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj kion vi maltrafis. Aljuĝu prioritaton al viaj taskoj, mezuru la tempon necesan por iu tasko, kaj eĉ prokrastu kun facileco. Ripetigu taskojn ĉiusemajnepost 2 monatoj.
Trafe serĉu tra viaj taskoj.
Trafe serĉu tra viaj taskoj.
Serĉu la taskojn, kiujn vi volas per detala serĉo. Konservu viajn serĉojn kiel Aŭtomatajn Listojn, kaj facile vidu la taskojn, kiuj kongruas al viaj kriterioj.
Ĝuu organizante.
Ĝuu organizante.
Pro la utila funkcio 'malfari', vi povas erari tiom ofte, kiom vi volas, ĉiam kun la ebleco retropaŝi. Do registru vin, ekludu, kaj malkovru Remember The Milk.