| Bonvenon! | Esperanto ![]() |

![]() Ordigi viajn taskojn facile kaj rapide. Facila interfaco pliĝojigas umadon de viaj taskoj. Facile agordu findatojn per venontvendrede aŭ post du semajnoj. La multaj fulmoklavoj eĉ pli rapidigas vian uzon de la servo. |
![]() Organizu laŭ via deziro. Ĉu listŝatanto? Kreu tiom da listoj, kiom vi bezonas. Ĉu etikedema? Uzu la tasknubon por facile navigi tra viaj farendaĵoj. Ĉu plaĉas kuntaskaj notoj? Eblas ankaŭ tio. |
||
![]() Loki viajn taskojn. Uzu la mapon por vidi kie lokiĝas viaj taskoj en la reala mondo. Vidi tiujn, kiuj estas laŭ via hodiaŭa vojo, kaj planu kiel plej bone fari viajn farendaĵojn. |
![]() Kunlaboru por sukcese plenumi taskojn. Kundividu, sendu kaj publikigu taskojn kaj listojn kun viaj kontaktoj ĉirkaŭ la mondo. Memoru la daton de la kunveno de via loka E-klubo, viajn hejmtaskojn, laborajn kaj aliajn, vi ne plian fojon malfruos. |
||
![]() Planu vian tempon. Vidu tion, kio estas farenda hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj kion vi maltrafis. Aljuĝu prioritaton al viaj taskoj, mezuru la tempon necesan por iu tasko, kaj eĉ prokrastu kun facileco. Ripetigu taskojn ĉiusemajne aŭ post 2 monatoj. |
![]() Trafe serĉu tra viaj taskoj. Serĉu la taskojn, kiujn vi volas per detala serĉo. Konservu viajn serĉojn kiel Aŭtomatajn Listojn, kaj facile vidu la taskojn, kiuj kongruas al viaj kriterioj. |
||
![]() Aldunu taskojn kie ajn vi estas. Aldoni taskojn estas tiel simple kiel sendi retpoŝton (eĉ el via poŝtelefono). Ĉu vi trovis gravan daton en la TTT? Simple kaj rapide, aldonu ĝin al via listo per rapida aldonmetodo. |
![]() Ĝuu organizante. Pro la utila funkcio 'malfari', vi povas erari tiom ofte, kiom vi volas, ĉiam kun la ebleco retropaŝi. Do registru vin, ekludu, kaj malkovru Remember The Milk. |